Surteriøejo LammassaariEl artikolo de Eero Haapanen esperantigis Jukka Vaijärvi
En la jaro 1901 skribis en æirkularo de Koitto pri samaj spertoj Jehu Jaskala, kiu estis rimarkinta senbazaj la sublimaj vortoj de festparolantoj de la asociestraro pri somera feliæo, kiu laýdire egale dividiøas inter æiuj homoj: "(...) multaj patriotaj parolintoj (...) rakontis ke homo antaý æio plej sopiras someron, kiam oni rajtas plenspire øui pri la æarma kaj rava naturo de nia patrujo. Patrino-Finnlando ja permesas æiun sian filon kaj filinon øui tiun sen disigo! La dimanæa boatekskurso montriøis tute alie ol æarma harmonio de naturo laýdita de festparolinto. La boatoj plenplenis, la marsupra¼o ne ebenis kaj ekskursantoj timigitaj tumultis. La bruo timigis kornikojn, kiuj ekkriaæis, (...) sed post kiam oni klarigis al mi ke temas pri dolæa natura harmonio, mi iomete trankviliøis." Evidente la remantoj remis al la pinto de Kivinokka, æar malpermesa þildo malhelpis antaýeniron. Montriøis ke unu el patriotaj festparolantoj posedis la lokon. Oni forpelis la ekskursantaron minacante per bastono. "La sekvaj boatekskursoj ne pli bonis, la sama rokpinto estis nia kutima restadloko. (...) Mi sentis min ege trompita kaj rimarkis ke tiuj patriotaj festparolantoj parolis nur pri si mem, tiel trompaante homojn, inter aliaj ankaý min. Do vanas æiuj belaj revoj." La situacio þanøiøis kiam Koitto luis Lammassaari "kiel surteriøejon por laboristaro" en 1904 kaj komencis veturadon tien. Æe Pitkäsilta atendis nekredebla homamaso veturon al Lammassaari. Koitto povis uzi en 1904 æ. dudek remboategojn per kiuj oni atingis Lammassaari. En la 1905a jaro Koitto havis jam pli ol 30 boategojn. La boetegoj havis el kvar øis ses remilparojn kaj lokojn por pli ol 50 homoj. Plej multaj boatoj ekveturis de la bordo de la laborista domo de Hakaniemi, de kie la remado øis Kivinokka aý Lammassaari daýris nur duonhoron. La marvojo malpli longis ol nuntempe, æar Hanasaari kaj Sompasaari ankoraý insulis kaj oni povis rektigi vojon tra iliaj markoloj. Malsuperante Pitkäsilta oni kantis ekzempe Internacion aý Marseljeson. "Por tiuj veturoj al Lammassaari oni uzis grandan multremilan remboaton kaj veturantoj ekkutimis kantegi Marseljeson æiam kiam la boato pasis sub la ponton Pitkäsilta. La kutimo vaste konatiøis kaj oni kolektiøis amase aýskulti tiun originalan fenomenon de laborista kulturo. La batalkanto kaj Pitkäsilta bone akordiøis, la e¶ego aýdeblis longe" skribis Rafael Paasio en siaj memuaroj. Oni havis ekzaktaj skribitaj reguloj, kiel konduti enboate por ke remado takte progresu. Kartludado, fumado kaj kritikado de stiristo estis malpermesataj. Konkurremado kontraý aliaj boatoj aý horloøo apartenis al etoso. Per komuna kantado oni instigis remantoj kaj se la kanto ne sufiæe aýdeblis, la remantoj povis ekstrejki. Estis ne sufiæe da remboatoj por veturigi æiujn emulojn al la insulo, do en la jaro de granda strejko 1905 oni estigis þipkompanion kaj havigis vaporþipeton. En la vaporþipo 75 veturantoj trovis lokon kaj en la tirebla ferbarøo 300. Tiel oni transportis miloj da homoj al Lammassaari dimanæe dum la tiama unutaga semajnfino. Ne æiuj kontentis: "Kutime la pliboniøo de veturiloj signifas progreson. Tiel povas okazi ankaý æe Lammassaari. Domaøe ke tio okazis per kosto de dimanæripozo. Oni sentas kvazaý la sentrankvila bruego de la maþino infektis ankaý æeestantojn kaj þanøis Lammassaari de dimanæenmigrantoj al vojegranda gastejaæo. Oni opiniis ke remado honoraferas, tamen motorojn oni havigis por faciligi veturadon dum la 1910aj jaroj. Manko de brula¼o dum la unua monmilito kaj sekvaj militoj redonis al remado sian honorlokon. Motorboatojn plimultiøis dum la 1920-jardoko kaj veturigado fariøis agado de privataj entreprenoj. Multaj defendis remboatojn: remado kreas komunan spiriton, oni þercas kaj povas konkuri je rapideco. "Komuna vojaøo alproksimiøas homojn tiel ke estradteruro ne øenas artistojn en Lammassaari." oni skribis en permane verkita gazeto. Pasigo de libertempo en somerkolonio estis ofte sub prezica programo kaj komuneca. Ofte speciala somerkomisio verkis tiujn programojn antaýe. Sportkonkuroj, komunaj ludoj, kafumado, edukcelaj diskutoj kaj politikaj paroloj apartenis al la dimanæa programo. Tiam en Lammassaari estis multe pli da spaco, æar la malseka nordflanka herbejo estis luita de malalkoholisma asocio øis la jaro 1953. Øi estis senkovra paþtejo, al kiu apartenis ankaý arbarinsuleto, kiu nomiøis Pikkusaari, ankaý poste nomata Lemmenlehto kaj Ruohokarinniemi. En Pikkusaari oni tendumis kaj en paþtejo sportis. Lammassaarianoj nomis Klobben, insuleto orienten el Lammassaari Rakkaussaari, aminsulo kaj øi estis ankaý uzita kiel naøejo. Multaj vizitantoj opiniis ke disciplino de la estraro øenis troe, do tio eble estis la kaýzo kial oni bezonis apartan aminsulon. La regulojn de 1910 ankoraý ordonis ke nur virinoj estis akceptataj kiel tranoktantoj. "Oni ne rajtas dormi kun sia karulinaæo en la sama hamako per tiel nomata sonøo de amo, al kiu kutimiøis Koittoanoj - kaj antaýirantoj de nia rondo kaj ordinaraj membroj. Mi tute ignoras tiun paragrafon, troviøas ja arbustoj kaj herba¼oj en la naturo. (...) Mi vizitetas Lammassaari kaj mendas el naturo kiel plej eble dolæan kaj densan piceon, sub kiu mi poste pasigas tempon kun mia karulino", skribis H.Y. somere 1910 en Sininauhalehti. Malmultevesta sunumado ankaý estis limigita, kelfoje sur ejoj æirkauitaj per littukoj. Laý manverkitaj gazetoj oni ne serioze sintenis al malpermesoj. Oni malkaþe kritikis la regulojn tro malmodernaj. Tiu kritiko venis el propra anaro kaj el la najbaraj somerkolonioj Mölylä kaj Kivinokka. Dancado estis malpermesita en Lammassaari øis la jaro 1928, æar oni ne taksis øin deca parto de kontraýalkoholisma agado. Dancado rabas atenton el pli serioza programo kaj ne taýgas al programo de klerigcela abstineca asocio, argumentis kontraýuloj de danco, konservativuloj inter la estraranoj. "Øi estas programa karesado, kiun sekvos postprogramo en þtuparejo", formulis iu en mane verkita gazeto. Multaj vidis dancmalpermeson kiel þtulta¼o. Kiam finfine oni permesis dancadon je la fino de 1920aj jaroj, ¼azo estis jam moda. "De ameriko ili venis/hirtharulinoj(...)viraj hararoj glataj/virinaj hirtaj/tien æiuj rapidas/kie ¼azo aýskulteblas/svingiøante þanceliøante/sian korpon ruligas/lacecon ne konas/hirtharaj ¼azfrenezuloj(...)". Ankaý Internacion oni ludis ¼azversie en tiamaj junularaj vesperfestoj. "Internacio ludata de ¼azorkestro! (...) sovaøan batalon, furiozan atakon neniu orkestro - ne inkludante grandajn miksajn orkestorojn kompreneble - povas prezenti per tia violenta forto, fajra ardo kiel ¼azgrupo. En la impona domo Pohjolan Pirtti komenciøis umado, kiun certe multaj pli aøaj abstinecasocianoj opiniis facilanima kaj duba. Dancfebron, kelkaj diris, oni povas kompari kun ebrio. |